Biografio
Fabrizio Angelo Pennacchietti (1938), meritplena profesoro de la universitato de Torino, membro de la
Torina Scienca Akademio
kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj, studis ĉe
la universitatoj de Torino, Romo kaj Munkeno. Kiel epigrafisto li partoprenis en arkeologiaj
ekspedicioj en Turkio, Malto kaj Irako. Li instruis semidan filologion ĉe la Ca' Foscari
universitato de Venecio kaj ĉe la universitato de Torino.
Plurjare li instruis araban lingvon kiel
anstataŭanto kaj interlingvistikon kaj esperantologion kiel
komisiito ĉe la universitato de
Torino. Li okupiĝis pri studo de grekaj, fenico-punikaj kaj arameaj epigrafoj kaj de nov-
arameaj dialektoj, kaj pri kompara semida lingvistiko, precipe pri historio de sintakso de
semidaj lingvoj.
Li okupiĝis krome pri historia topografio kaj kompara literaturo de Proksima
Oriento, reliefigante rakontajn temojn komunajn kaj al judaj kaj al kristanaj kaj al islamanaj
parolantoj de semidaj lingvoj.
En 2006 kaj 2008 oni publikigis du festlibrojn honore al li.